Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio difinis la 8-an de aǔgusto la Nacian Tagon de Sportado

Atributo de la Nacia Tago de Sportado

Por kontentigi la sport-postulon de la popolo kaj memori la okazigon de la Pekinaj Olimpikoj, la ĉina registaro sankciis, ke ekde la jaro 2009 la 8-a de aǔgusto estu la Nacia Tago de Sportado.

Matena ekzercado

Matene de la 8-a de aǔgusto okazos en la Parko de la Pekinaj Olimpikoj ceremonio por la unua Nacia Tago de Sportado kaj 40 mil homoj tie faros tajĝjiĉjǔan-on. Samtempe okazos "karnavalo de nacia sportado" en la Nacia Olimpika Centro, kie ĉiuj sporthaloj estos senpage malfermitaj al la publiko. Oni povos sperti futbalon, skermadon, tae-kon-don kaj aliajn sume 32 sanigajn sportojn.