Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Morakot eble fariĝos forta tajfuno

Ĉi-jare la oka tajfuno Morakot jam 13-agrada eble fariĝos forta tajfuno kaj surteriĝos ĉe la provincoj Zhejiang kaj Fujian de Ĉinio, tagmeze de la 8-a de aŭgusto.

La 6-an de aŭgusto la Ŝtata Komandejo de Ĉinio kontraŭ Inundo kaj Trosekeco proklamis triagradan urĝan respondon al la tajfuno kaj sendis du kontraŭtajfunajn laborgrupojn al la du provincoj.