Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Funebre al ĉinaj laboruloj mortintaj en Japanio

La 9-an de aǔgusto 6 830 paroj da tolaj ŝuoj estis bonorde metitaj sur la placo de Shiba-parko en Tokio funebre al 6 830 ĉinoj, kiuj estis forkaptitaj al Japanio kaj mortis tie. Ĉiu paro da tolaj ŝuoj aludas unu tragedian familion.

En la sama tago Ĉinio kaj Japanio kune okazigis ceremonion por funebri la mortintajn ĉinojn forkaptitajn al Japanio en la Dua Mondmilito. Ĝin ĉeestis 200 personoj, inkl. de postvivantoj de la okazaĵo, familianoj de la mortintoj kaj amikaj japanoj. En la jaroj 1943-1945 Japanio perforte forkaptis 38 936 ĉinojn en 169 grupoj al 135 japanaj konstruejoj por fari kulian laboron. Laǔ statistiko de japana ministerio pri eksteraj aferoj 6 830 ĉinaj laboruloj mortis en Japanio.

La mortintoj ĉiam maltrankviligas la ĉinojn loĝantajn en Japanio, ĉinajn kaj bonkorajn japanajn religianojn. Ĉi-jare estas la 60-jariĝo de eltrovo de kadavroj de ĉinaj laboruloj en Granita Minejo en Akita Prefektujo, Ĉinio kaj Japanio kune okazigis la funebradon memore ilin.