La 20-an de januaro la tibeta filio de la Ĉina Budaisma
Asocio okazigis en Lasao kunsidon memore al la 20-a datreveno de
la nirvano de Banĉen Erdini la Deka.
Losang Gyaltsen, estro de la unuec-fronta departemento
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, diris, ke Banĉen Erdini
la Deka persistis en protektado de la patrolanda unueco kaj nacia
solidareco, kaj multfoje akre kondamnis secesiistojn en siaj paroloj.
En la kunsido reprezentantoj de la religiaj rondoj de
Tibeto esprimis, ke ili heredos kaj disvolvos la patriotisman tradicion
de Banĉen Erdini la Deka, protektos unuecon de la patrolando kaj
solidarecon de diversaj nacioj, kontribuante por la socia stabileco.
|