Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio unuafoje plenumis rango-taksadon pri eldonaj entreprenoj

La 10-an de aŭgusto la Ĉina Presa kaj Eldona Administracio informis, ke finiĝis laboro pri la unuafoja taksado de rangoj de komercaj libro-eldonejoj de la tuta lando. 500 eldonejoj estas taksitaj laŭ 4 rangoj, inter ili 100 estas la unua-rangaj. Tio signifas, ke la taksa sistemo de la eldonaj entreprenoj oficiale fondiĝis en Ĉinio.

La taksa laboro komenciĝis en junio de la pasinta jaro, kaj estonte tiu laboro okazos en ĉiu tria jaro. La taksa sistemo konsistas el 25 normoj, kiaj libro-eldona povo, kapablo de fundamenta konstruado kaj kapitalo-manipula povo. La administracio donos subtenon per premioj kaj politikoj al la unua-rangaj eldonaj entreprenoj, samtempe avertos la kvara-rangajn, ke ili faru reguligon kaj ordigon en la limigita dato.