Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio prenas rimedojn por teni eksterakomercan kreskadon

La 12-an de aŭgusto ĉina vicministro pri komerco Fu Ziying diris al amaskomunikiloj, ke nun la tendenco de releviĝo de la ĉina ekonomio estas pli kaj pli klara, sed perspektivo de la internacia ekonomio ankoraŭ ne estas luma, kaj premo de malpliiĝo de ekstera bezono restas granda. La Ĉina Ministerio pri Komerco pluapaŝe stabiligos eksteran bezonon kaj eksterkapitalan skalon, atentos reguligi komercan strukturon, kreos bonan internacian medion, fortigos kaj plibonigos duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kaj tenos eksterakomercan stabilan kreskadon.

Cetere, Fu Ziying faris komenton pri la kazo, ke Usono preparas preni rimedon por limigi importadon de ĉinaj pneŭmatikoj. Li diris, ke mankas ne nur fakta bazo, sed ankaŭ leĝa bazo en la kazo. Li montris, ke de 2004 ĝis 2007, eksportado de ĉinaj pneŭmatikoj al Usono preskaŭ kvarobliĝis, kaj en la sama periodo interezo de usonaj fabrikistoj pri pneŭmatikoj triobliĝis, tio montras, ke kreskado de la ĉina eksportado al Usono ne kaŭzis esencan damaĝon al usonaj fabrikistoj pri pneŭmatikoj.

Pri trakto de komerca spiona kazo de entrepreno Rio Tinto, Fu Ziying diris, ke tio estas justica partikulara kazo okazinta en la ĉina teritorio. Li konvinkiĝas, ke la ĉina justica instanco faros justan juĝon laŭ faktoj kaj leĝoj.