Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Festivalo pri varmaera balono en Interna Mongolio

La 12-an de aǔgusto okazis en varmaer-balona parko, Guyang-gubernio, Baotou, en Interna Mongolio la unua festivalo pri varmaera balono sur la Granda Muro de Qin-dinastio en Baotou, Ĉinio. Ĝi estas relative granda internacia festivalo pri varmaera balono okazigita en Ĉinio kaj altiris al si ĉirkaǔ cent varmaer-balonajn grupojn el Usono, Nov-Zelando, Nederlando kaj aliaj kvin landoj.

La festivalo daǔros ĝis la 18-a de aǔgusto kaj oni antaǔvidas, ke dum la festivalo 300 mil homoj vizitos la parkon, kie oni povas sperti varmaeran balonon en aero kaj okazigi geedziĝan ceremonion en varmaer-balono.