Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj ASAL subskribis interkonsenton pri investado

La 15-an de aŭgusto ĉina komerca ministro Chen Deming kaj ekonomiaj kaj komercaj ministroj de 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) subskribis en Bankoko, ĉefurbo de Tajlando, interkonsenton pri investado al liberkomerca areo de Ĉinio kaj ASAL. Tio signifas, ke la du flankoj jam sukcese finis la ĉefan intertraktadon pri la liberkomerca areo, kiu finkonstruiĝos laŭplane en la jaro 2010.

Tio estas la unua liberkomerca areo de Ĉinio por intertraktado kun aliaj landoj, kaj la unua liberkomerca areo de ASAL kiel unuo por intertrakti kun aliaj landoj. La intertraktado komenciĝis en 2002. La Interkonsento pri Var-komercado subskribiĝis en 2004 kaj tiu pri serv-komercado en 2007.

Laŭ la 27 artikoloj de la interkonsento pri investado, la du flankoj reciproke donos al la investantoj nacianan traktadon, plej favora-ŝtatan traktadon kaj senpartian kaj justan traktadon de investo, pliigos la travideblecon de koncernaj leĝoj kaj reguloj pri investo, kreos por la investantoj liberan, oportunan, travideblan kaj justan medion kaj liveros al ili kompletan leĝan protekton, por faciligi la investadon kaj iom post iom realigi la liberkomercon.