Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Torĉa stafetado por la 11-a tutlanda sportkunveno de Ĉinio

Antaŭtagmeze de la 16-a de aŭgusto okazis en Pekino startiga ceremonio de la torĉa stafetado por la 11-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, bruligis la ĉefan torĉon kaj oficiale startigis la torĉan stafetadon por la sportkunveno kun la temo: "Bondeziru al la patrolando, kunĝuu la tutlandan sportkunvenon".

La 11-a tutlanda sportkunveno okazos de la 16-a de oktobro ĝis la 28-a de la sama monato en Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.