La 21-an de januaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis
kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La kunveno ekzamenis
kaj principe sankciis la planon pri reformado de kuracserva sistemo.
Laŭ tiu ĉi plano, en la venontaj 3 jaroj la ĉina registaro investos
por tiu ĉi reformado 850 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona
dolaro).
La kunveno difinis la celon de la reformado en la venontaj
3 jaroj: En la jaro 2011, la sistemo de la baza medicina garantiado
kovros la loĝantojn de urboj kaj vilaĝoj. Tiam la kuraca kosto de
la loĝantoj evidente malmultiĝos, kaj multe mildiĝos problemo pri
malfacileco kaj multkosteco ekzistanta en la nuna kuracservado.
Por atingi la supre menciitan celon, la kunveno decidis,
ke en la venontaj 3 jaroj, oni plenumu 5 reformadojn, inkluzive
de akcelo de konstruado de sistemo de la baza medicina garantiado,
starigo de la ŝtata baza farmacia sistemo, perfektigo de la sistemo
de la baza kuracservado, akcelo de egaleco de la baza publika higiena
servo kaj antaŭenpuŝo de reformado de la publikaj hospitaloj.
|