Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La Taiwan-a Pavilono de ŜME ekkonstruita

Ceremonio por komenci konstruadon de la Taiwan-a Pavilono

La 17-an de aǔgusto estis ekkonstruita la Taiwan-a Pavilono en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kaj laǔplane ĝi estos finkonstruita marte de 2010.

Taiwan-a arkitekto Li Zuyuan konigis, ke la temo de la Taiwan-a Pavilono ĉerpas la esencon de la 5000-jara tradicia kulturo de Ĉinio, proponas, ke la civilizacio de la estontaj urboj "revenu al la naturo, revenu al la animo" kaj montras, ke la urba vivo devas baziĝi sur la bela naturo kaj homa animo.

Li Zuyuan (dekstre) konigas la dezajnan
ideon de la Taiwan-a Pavilono.

Zhong Yanqun, plentempa vicdirektoro de la plenuma komitato de ŜME, diris, ke la Taiwan-a Pavilono eksplikas la temon de ŜME "Bela urbo kaj bela vivo" pere de la orienta filozofio. La organizantoj de ŜME liveros ampleksan servon, por ke la Taiwan-a Pavilono fariĝu nova platformo por interŝanĝo kaj kunlaboro inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.