Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Provo de la socia asekuro por maljunuloj en la kamparo

La 18-an de aŭgusto ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke provado de novtipa kampara socia asekuro por maljunuloj estas alia grava politiko de la centra registaro, favora al la kamparanoj, kaj justeco estos garantiata.

Wen Jiabao diris, ke la novtipa kampara socia asekura sistemo por maljunuloj servos kiel fundamenta vivgarantio al maljunuloj en la kamparo. Li postulis, ke antaŭ la jaro 2020 la tuta lando estu kovrita per la novtipa kampara socia asekura sistemo por maljunuloj.