Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kreskis kvanto de vartransportado per fervojoj

Laŭ informo de la Ĉina Ministerio de Fervojoj, en julio la vartransporta kvanto per fervojoj de Ĉinio kreskis je 0.3% pli multe ol tiu de la sama periodo en la pasinta jaro kaj realigis la unuafojan kreskon en la lastaj 8 monatoj.

Influate de la financa krizo, la vartransporta kvanto per trajnoj falis en la unua duonjaro, sed dank' al la serio da rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro, la falmezuro mallarĝiĝis monato post monato. Laŭ donitaĵo liverita de la Statistika Centro de la Ministerio de Fervojoj, la totala kvanto de tutlanda vartransportado per fervojoj en la pasintaj 7 monatoj estis 1881.02 milionoj da tunoj, je 3.3% malpli multe ol tiu de la sama periodo en la pasinta jaro.