Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Konsolo kaj zorgemo de Hu Jintao al la taiwan-aj suferantoj de tajfuno

La 19-an de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun delegacio de la taiwan-aj naciminoritatoj. Li esprimis sian profundan zorgemon kaj konsolon al la taiwan-aj samlandanoj suferantaj atakon de tajfuno Morakot kaj funebron al la mortintoj.

Hu Jintao unue esprimis bonvenon al la delegacio de la taiwan-aj naciminoritatoj, kiuj vizitas la ĉefteron de Ĉinio, kaj samtempe transdonis sinceran saluton al la samlandanoj de la taiwan-aj naciminoritatoj.

Hu Jintao diris, ke antaǔ nelonge Taiwan estis atakita de malofta tajfuno, tio kaŭzis grandan perdon de vivoj kaj havaĵoj, precipe samlandanoj de la taiwan-aj naciminoritatoj serioze suferis de la katastrofo. "Ni rigardas tion kio okazis al vi kiel al ni mem, kaj ni tre zorgas pri vi. Ĉi tie, reprezentante la ĉefterajn samlandanojn, mi esprimas profundan konsolon al la taiwan-aj samlandanoj suferantaj atakon de tajfuno Morakot kaj profundan funebron al la mortintoj."

Hu Jintao diris, ke la ĉina nacio havas bonan tradicion helpi tiujn kiuj sin trovas en suferoj kaj malfacilo. Samlandanoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo estas membroj de unu familio ligitaj per sango. "La malfacilo de la taiwan-aj samlandanoj estas la nia. Ni plue donos helpon al la taiwan-aj samlandanoj por subteni ilian postkatastrofan rekonstruadon."