Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sekureco-garantio por la 60-jara jubileo de la nova Ĉinio

Alvenas la solena celebrado de la 60-jara jubileo de la nova Ĉinio, kaj plialtiĝas la sekuriga nivelo en diversaj lokoj de Ĉinio.

Meng Jianzhu, ĉina ministro pri publika sekureco, postulis, ke la publiksekureca institucio garantiu sekurecon de la celebraj aktivadoj kaj kreu stabilan kaj pacan socian medion. Li diris, ke oni devas severe bati detruadon fare de malamikaj fortoj en- kaj eksterlandaj, meti kontraŭterorisman batalon sur elstaran pozicion, bone sin prepari kontraŭ terorismo kaj frakasi perfortajn terorajn aktivadojn antaŭ ol ilia okazo.