Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Disiĝis Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj

Flagoj malhisiĝas.

La 22-an de aǔgusto laǔleĝe disiĝis la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.

Je 16:30 tiutage okazis mallonga ceremonio en la ĉefsidejo de la Organiza Komitato en Pekino por anonci disiĝon de la Organiza Komitato. Akompanate de la himnoj de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Komitato de la Internaciaj Handikapulaj Olimpikoj malrapide malhisiĝis la flagoj de la Internacia Olimpika Komitato, la Komitato de Internaciaj Handikapulaj Olimpikoj, la Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.

Laborantoj rigardas la flago-malhisiĝon.

Centoj da personoj laborantaj kaj laborintaj en la ĉefsidejo partoprenis la ceremonion.

La komitato, fondita en la 13-a de decembro 2001, sukcece preparis kaj okazigis la Pekinajn Olimpikojn kaj la Pekinajn Handikapulajn Olimpikojn subtenate de la ĉina popolo.

Post la disiĝo oficejo de la komitato traktos la restintajn aferojn.