Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina naskolimigo kontribuas por protekti ekologian medion

La 22-an de aŭgusto Zhang Weiqing, estro de la Komitato de Demografio, Resurso kaj Medio sub la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris en la urbo Guiyang, ke en la lastaj pli ol 30 jaroj la ĉina naskolimigo faris rimarkinde gravan kontribuon por protekti ekologian medion kaj mildigi klimatan varmiĝon de la tutglobo.

Zhang Weiqing diris, ke Ĉinio estas evoluanta lando, kaj ĝi devas alfronti ne nur la problemon de la ekzistado kaj evoluado de 1.3 miliardoj da loĝantoj, sed ankaŭ la premon kaŭzitan de la granda interspaco inter la ekspansianta loĝantaro kaj limigitaj resurso kaj medio. La kontraŭstaroj de ambaŭ estas tre akraj, pro tio efike regi nombron de loĝantoj estas nemankigebla premiso por protekti medion kaj ŝpari resurson.