Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Bai Xue gajnis 1-an oran medalon por Ĉinio en maratono

Bai Xue atingas la finpunkton.

La 23-an de aǔgusto 20-jara ĉina sportisto Bai Xue gajnis la 1-an oran medalon por Ĉinio en virina maratono de la Monda Atleta Ĉampioneca Konkurso en Berlino per 2 horoj, 25 minutoj kaj 15 sekundoj. Ĉinaj sportistoj Zhou Chunxiu kaj Zhu Xiaolin okupis la 4-an kaj 5-an lokojn respektive, per tio la ĉina teamo okupis la unuan lokon en la maratono.

En la lasta unu kilometro Bai Xue rapidigis siajn paŝojn kaj faris finspurton kun forta energio. Ŝi gajnis oran medalon por la ĉina teamo neatenditan antaǔ la konkurso.

Japana sportisto Yoshimi Ozaki kaj etiopa sportisto Aselefech Mergia okupis la 2-an kaj 3-an lokojn respektive.

Bai Xue (maldekstre) kaj Zhou Chunxiu post la konkurso

Bai partoprenis 10,000-metran konkurson en la Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj komencis ekzercadon por maratono lasta-jare. Tio estas la unua fojo por ŝi partopreni maratonon.