Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Totala kvanto de greno de Ĉinio en 2008 kreskis je 5.4% kompare kun tiu en 2007

Laŭ informo de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigita la 22-an de januaro, la totala produktokvanto de greno de Ĉinio en 2008 proksimiĝis al 530 milionoj da tunoj, je 27 milionoj da tunoj pli multe ol tiu en 2007, kreskante je 5.4%, kaj per tio Ĉinio realigis kreskadon de grena produktokvanto en sinsekvaj 5 jaroj.