Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Celebrado de 60-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko en Pekino

Ĉi-jare la 1-a de oktobro estas la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, okazos solena celebrado, kaj nun glate iras koncernaj preparoj.

Novaĵ-proparolanto de la pekina komitato pri koncerna preparado diris en la 24-a de aŭgusto, ke vespere de la 30-a de septembro la Ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigos en la Popola Halo solenan akcepton por la Nacia Tago; antaŭtagmeze de la 1-a de oktobro sur la placo Tian'anmen okazos solena celebrado de diversaj rondoj de Pekino, en kiu ĉina prezidanto Hu Jintao faros paroladon, kaj poste okazos grandioza armea parado kaj popola manifestacio.