Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinaj superaj mezlernejanoj el tertremaj regionoj vizitas Japanion

Invitite de la japana registaro delegacio de 100 superaj mezlernejanoj el lokoj trafitaj de la tertremo en Sichuan, Ĉinio, atingis Tokion, Japanio en la 22-a de aǔgusto, kaj komencis 7-tagan viziton.

Dum restado en Japanio la delegacio vizitos oficejon de la Japana Eksterafera Ministerio kaj kelkajn superajn mezlernejojn en Tokio, kaj venos al gubernioj Aomori kaj Akita por sperti la vivon de lokanoj kaj fari interŝanĝon kun lokaj lernantoj.

En la akcepta bankedo vespere de la 24-a, Li Zhuoming, estro de la delegacio, diris, ke lastjare en la savado post la tertremo en Wenchuan, la internacia socio donis grandan helpon, kaj Japanio la unua sendis savgrupon al la trafitaj regionoj, kaj tieaj popolanoj eterne memoros la helpon de la japanaj registaro kaj popolo.

La vizito estas parto de la plano de interŝanĝo de ĉinaj kaj japanaj junuloj en la 21-a jarcento. Laǔ la interkonsento de la du registaroj, ĉiujare la du landoj sendos unu al la alia po 4000 gejunulojn por interŝanĝo antaǔ la jaro 2011.