Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Rapidigo de konstruado de Xinjiang

De la 22-a ĝis la 25-a de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao inspektis laborojn en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Li emfazis en Urumqi, ke oni devas rapidigi la konstruadon de prospera, riĉa kaj harmonia socialisma Xinjiang.

La 25-an de aŭgusto en kunveno de registaraj funkciuloj de la aŭtonoma regiono Hu Jintao diris, ke la evento de la 5-a de julio okzazinta en Urumqi estas grava perforta krimo, planita kaj organizita de en- kaj eksterlandaj "tri fifortoj"; ĝi alportis grandan perdon al diversnaciaj popolanoj kaj grave difektis la socian stabilecon; faktoj atestas, ke secesiaj fortoj malplaĉas al la popoloj kaj neeviteble fiaskos; ilia aktiveco ne povas ŝanĝi la ĝeneralan situacion de reformado kaj evoluo de Xinjiang nek povas ŝanceli firman decidon de diversnaciaj popolanoj de Xinjiang pri konstruado de prospera, riĉa kaj harmonia socialisma Xinjiang; la aŭtonoma regiono devas kapti valoran ŝancon de la disvolvo de la okcidenta landparto, samtempe atenti la reformadon kaj disvolvon kaj ankaŭ la socian stabilecon, kaj klopodi por krei belan estontecon de la regiono.