Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ekspozicio pri atingoj de la 5 ĉinaj naciminoritataj aŭtonomaj regionoj

La 25-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino ekspozicio pri atingoj de la kvin ĉinaj naciminoritataj aŭtonomaj regionoj, nome Interna Mongolio, Xinjiang, Guangxi, Ningxia kaj Tibeto. Tiu ĉi ekspozicio koncentre manifestas la gigantan ŝanĝiĝon de la naciminoritataj aŭtonomaj regionoj en la pasintaj 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio, precipe en la lastaj 30 jaroj post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo.

Ĉinio estas lando unueca kaj multnacia. La nombro de la loĝantoj en naciminoritataj regionoj superis cent milionojn, kiuj konsistigas 8.4% de la totala loĝantaro de Ĉinio. Ĝis nun, Ĉinio fondis sume 155 naciminoritatajn aŭtonomajn lokojn. Inter la 55 naciminoritatoj 44 fondis sian aŭtonoman lokon. La loĝantoj, kiuj vivas en la naciminoritataj aŭtonomaj regionoj, konsistigas 71% de la totala naciminoritata loĝantaro.