Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio produktis vakcinon kontraŭ gripo A/H1N1

La Ŝanhaja Instituto de Biologiaj Produktaĵoj sub la Bioteknologia Grupo de Ĉinio produktis pli ol 40 mil boteletojn da virus-fenda vakcino kontraŭ gripo A/H1N1. La 26-an de aǔgusto estis publikigita la rezulto de la ekzameno kaj prov-uzo: la imuneco de la vakcino atingis 90%.

La ekzameno kaj prov-uzo komenciĝis en la 25-a de julio sub la organizado de la Ĉina Centro por Superrego kaj Prevento de Malsanoj. En plena konsidero de la sekureco kaj konado de uzantoj, oni prov-uzis la vakcinon al 1980 homoj.

Post ekzameno kaj sankcio de rilataj medikament-ekzamenaj departementoj, la vakcinoj estos surmerkatigitaj, kaj en la fino de la kuranta jaro produktiĝos vakcinoj por 10 milionoj da homfojoj.