Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio faris rezolucion pri traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo

La 27-an de aŭgusto la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio unuafoje faris rezolucion pri traktado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. La rezolucio reasertas la principon kaj rimedon de Ĉinio pri traktado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Laŭ la rezolucio Ĉinio oponas ĉian komercan protektismon praktikitan sub la preteksto de traktado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

La rezolucio emfazas plifortigi energi-ŝparon kaj ellaso-redukton, regi la ellason de forceja gaso, altigi la kapablon akomodiĝi al klimata ŝanĝiĝo, elvolvi scienc-teknikan rolon, disvolvi verdan agrikulturon kaj malaltkarbonan ekonomion laŭ nacia stato, enlistigi traktadon kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo en la planon pri nacia ekonomio kaj socia evoluo, substreki konstruadon de la leĝoj pri traktado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo kaj konsciigi la tutan socion pri la partopreno.