Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Foiro pri kultura industrio en nordorienta Ĉinio

La 28-an de aǔgusto malfermiĝis en Shenyang la 3-a foiro pri kultura industrio de nordorienta Ĉinio. Ĝi okazas en ĉiu dua jaro kaj ĉi-foje en ĝi partoprenis pli ol 800 ĉinaj kaj alilandaj kulturaj entreprenoj.

La foiro konsistas el kvar partoj: ekspozicio de produkto-markoj, produkto-komercado, produkto-disvastigo kaj kultura aktivado, kaj temas pri 50 mil komercaĵoj el 10 specoj de artaĵ-prezentado, eldon-rajtoj, nepercepteblaj heredaĵoj, modernaj komunikiloj, informaj teknologioj, movbildoj kaj karikaturoj, radia kaj televida produktoj, kaligrafaĵoj, pentraĵoj, antikvaj objektoj, eldonaĵoj k.a. En la foiro funkcias ankaŭ 450 investaj programoj. Krom du ĉeffoirejoj, troviĝas ankaŭ dek branĉaj foirejoj.