Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio revizios normojn pri manĝaĵa sekureco

Ĉeestante en la "Forumo pri respondeco de manĝaja kaj medikamenta sekurecoj, 2009" okazinta en Pekino la 29-an de aǔgusto, Chen Xiaohong, vicministro pri sano, diris, ke la Ministerio pri Sano de Ĉinio oficiale startigos kune kun aliaj unuoj reordigan laboron pri la normoj de manĝaĵa sekureco. En la reviziado oni vaste konsultos pri internacia sperto kaj plene aŭskultos diversflankajn opiniojn.

La vicministro diris, ke la gravita punkto de la reordiga laboro estas solvi la problemon pri manko, ripeto kaj kontraŭdiro de la normoj kaj starigi normsistemon akordigantan kun la internacia norma sistemo de manĝaĵoj kaj kontentigantan san-bezonon de la popolo.

Oni petos opiniojn el diversrondaj personoj, inkluzive de la internaciaj organizoj kaj koncernaj landoj.