Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio produktos porhoman vakcinon kontraŭ la gripo A/H1N1

Chen Zhu, ĉina ministro de sano, vakcinata

La 31-an de aǔgusto la vakcino kontraŭ la gripo A/H1N1 farita de la kompanio Sinovac Biotech en Pekino estis adoptita de ekspertizistoj pri la gripo A/H1N1 kolektitaj de la Ŝtata Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj, kaj estos produktitaj kiel porhoma vakcino kontraŭ la gripo A/H1N1.

Laǔplane, antaǔ la fino de septembro Ĉinio produktos porhoman vakcinon por 1% de la ĉina loĝantaro, kaj surmerkatiĝo de la vakcino estos aranĝita laǔ la laboro pri preventado kaj regado. Liang Wannian, vicdirektoro de la oficejo pri eventualaj okazoj de la Ĉina Ministerio de Sano, diris antaǔe, ke ne ĉiuj homoj estos vakcinitaj. Fakuloj esploras pri la reguloj de la vakcinado. "Tiuj, kiuj estas facile infektitaj de la gripo, estos vakcinitaj unue."

La administracio ankaǔ ricevis peton de la biologia kompanio Hualan en Xinxiang, Henan-provinco, kaj baldaǔ ekzamenos ĝian vakcinon kontraǔ la gripo A/H1N1.