Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ekkonstruita la centro por produkti diĝitajn televidilojn

La 31-an de aǔgusto estis ekkonstruita en la ekspluata kvartalo pri ekonomia teknologio de Pekino centro por produkti diĝitajn televidilojn kun la produkta linio Jingdongfang de la 8-a TFT-LCD kiel kerno. La ceremonion por komenci la konstruadon ĉeestis Jia Qinglin, prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK).

Post finkonstruo de la produkta linio ŝanĝiĝos la situacio, ke Ĉinio dependas de importado de grandaj likvokristalaj platoj, kaj la prezo de televidiloj kun likvokristala ekrano plie konformos al la enlanda postulo en la estonteco.

Kun investo de 28 miliardoj da juanoj la nomita linio estos la unua memstarigita produkta linio de Ĉinio, kiu povos produkti likvokristalajn platojn pli-ol-40-colajn. Pere de la produkta linio la centro fariĝos ĉefa bazo por produkti altdifinajn diĝitajn televidilojn kaj koncernajn aĵojn.