Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Intervidiĝis Wen Jiabao kaj Robert Zoellick

La 1-an de septembro intervidiĝis en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj Robert Zoellick, prezidanto de la Monda Banko.

Wen Jiabao diris, ke nun aperas signo pri stabileco de la monda ekonomio, tamen la kompleta revigliĝo estas malrapida, zigzaga kaj komplika. Ĉiuj landoj devas plifortigi dialogon, ĝustigi politikon, profundigi kunlaboron kaj fari kontinuan klopodon.

Wen montris, ke la origino de la malekvilibro de la monda ekonomio estas malekvilibro de la disvolviĝo. La internacia komunumo devas aparte atenti malfacilojn de la evoluantaj landoj kaj precipe tiujn de la plej neevoluintaj landoj, kaj redukti la diferencon inter la nordo kaj la sudo pere de pliigo de helpo, malpliigo aǔ senigo de ŝuldoj, merkato-malfermo kaj tekniko-transigo. La ĉina registaro volas kunlabori kun la Monda Banko por realigi la miljaran celon de UN kaj daǔrigeblan mondan disvolvadon.

Robert Zoellick alte taksis la financa kaj monan rimedojn prenitajn de Ĉinio kontraǔ la financa krizo kaj ĝian gravan rolon en revigligo de la monda ekonomio.