Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Evoluintaj landoj devas plue limigi ellason de forceja gaso

Ĉeestante la seminarion pri traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo okazinta en Pekino la 1-an de septembro, Lorents G. Lorentsen, direktoro de la Media Sekcio de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, diris, ke al traktado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo necesas partopreno de diversaj landoj, kaj evoluintaj landoj devas fari pli da klopodoj por limigi ellason de forceja gaso.

Lorents G. Lorentsen diris, ke ankoraŭ ne sufiĉas klopodoj faritaj de evoluintaj landoj por plenumi la promeson pri reduktado de la ellaso, kaj restas longa vojo ĝis reduktiĝo je 50% en la jaro 2050, elmetita de la Grupo 8, kaj la redukta nivelo, proponita de la Interregistara Komisiono de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo.