Aktualajhoj   Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Simbolo por celebrado de la 60-a datreveno de Ĉinio

La 31-an de aǔgusto la prepara komitato por la celebrado de la 60-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko publikigis simbolon de la festo.

La ciferoj "60" estas la ĉefa parto de la simbolo por la festo. En Ĉinio ruĝo estas tradicia koloro por festo, reprezentante la spiriton de sennombraj revoluciuloj, kiuj oferis sian vivon por la fondiĝo de la nova Ĉinio; flavo estas nacia koloro kaj simbolas prosperan estontecon de Ĉinio. La cifero "6" signifas harmonian disvolviĝon de Ĉinio kaj la cifero "0" unuiĝon de multaj etnoj ĉinaj. Ene la kvin steloj, Tian'anmen-pordego kaj "1949-2009" reprezentas la 60-jaran historion de la Ĉina Popola Respubliko.