La 30-an de januaro ĉina prezidanto Hu Jintao invitite
telefone parolis kun usona prezidento Barack Obama. Hu Jintao gratulis
lin pro lia enoficiĝo de la usona prezidento kaj esprimis al li
bondeziron de la Printempa Festo kaj konsolon pro la neĝ-ŝtormo
en meza Usono. Hu Jintao emfazis, ke en la nova historia periodo
Ĉinio volontas kune kun Usono firme teni la ĝeneralan direkton de
la rilatoj inter la du landoj, pliigi dialogojn, intensigi reciprokan
konfidon, vastigi kunlaborojn, respekti kaj prizorgi reciprokajn
kernajn interesojn, kune respondi al diversaj tutglobaj defioj kaj
antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kontinue kaj stabile.
Obama diris, ke akceli kunlaborojn inter Ĉinio kaj Usono,
la du plej gravaj ekonomiaj unuoj en la mondo, estas tre grava afero.
Usono atendas fari duflankan kaj plurflankan kunlaborojn kun Ĉinio,
kaj penados kune kun Ĉinio stabiligi la mondan ekonomion, trakti
la internacian financan krizon kaj kontraǔi komercan protektismon.
Hu Jintao invitis Obama viziti Ĉinion kiel eble plej
frue. Obama esprimis sian deziron plejfrue viziti Ĉinion kaj esperis,
ke Hu Jintao vizitos Usonon. Ili konsentis intervidiĝi en Londono
dum la Financa Pintkunveno de Grupo-20 en Aprilo.
|