Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Densa festa etoso stompis ombron de la financa krizo

De la 25-a de januaro ĉinoj ĝuis 7-tagan feriadon de la Printempa Festo. Negoco de restoracioj estis varma, konsumo de petardoj pliiĝis, novjaraj bondeziroj per poŝtelefona mesaĝo viglis. Pro la densa festa etoso, ĉinoj sentis samajn ĝojon kaj esperon kiel antaŭe kaj portempe forgesis la ombron alportitan de la financa krizo.

La 25-an de januaro, detalaj entreprenoj, grave monitoritaj de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, realigis vendan sumon je 2.9 miliardoj da juanoj, proksimume 20% pli multe ol tiu en la sama tago de la jaro 2008.

Ĉinoj sentas la influon de la financa krizo kaj antaŭvidas, ke en la jaro 2009 la ekonomia situacio ankoraŭ restas severa, sed ili posedas la karakteron firman kaj optimisman kaj konvinkiĝas, ke la krizo finfine pasos.