La 30-an de januaro turist-grupo el Ŝanhajo, Ĉinio,
suferis de trafika akcidento en Arizono, Usono. Post tio la ĉina
ambasadorejo en Usono kaj koncernaj ĝeneralaj konsulejoj senprokraste
traktis la malĝojan okazaĵon kaj esprimis konsolon al la vunditoj.
Zhou Wenzhong, ĉina ambasadoro en Usono, postulis,
ke oficistoj de la ambasadorejo kaj la ĉina konsulejo en Los-Anĝeleso
kontaktu koncernajn oficejojn de Usono por konfirmi nombrojn de
la mortintoj kaj vunditoj, petu Usonon fari ĉion eblan por savi
la vunditojn kaj bone konservi la kadavrojn de la mortintoj kaj
liveri oportunecon al koncernaj ĉinaj laborantoj kaj familianoj,
kiuj venos al Usono por trakti la aferon.
La aǔtobuso portanta 16 ĉinajn turistojn flanke renversiĝis
sur la 93-a ŝoseo en Arizono. Ses turistoj mortis ĉeloke, unu mortis
post sia enhospitaliĝo kaj sep grave vundiĝis.
|