La 2-a de februaro estas la 13-a Malsekeja Tago de
la mondo. Jia Zhibang, estro de la Ŝtata Forstuma Administracio,
diris, ke Ĉinio aktive plifortigos la plurflankan kaj duflankan
internaciajn kunlaborojn por enkonduki pli da kapitaloj kaj progresaj
konceptoj pri protektado de malsekejoj.
Ĉinio celas, ke 50% de la naturaj malsekejoj kaj 70%
de la gravaj malsekejoj estos efike protektataj en la jaro 2010.
Nun troviĝas en Ĉinio pli ol 550 naturaj malsekej-parkoj.
|