La 29-an de januaro okazis en la Brita Muzeo la Ŝanhaja
Semajno kaj Antikva Urba Civilizacio kaj Etiketa Kulturo de Ĉinio
-- Ekspozicio de Bronzaĵoj kaj Jadaĵoj. Per tio oni malfermis la
kurtenon de la aktivadoj de la "Ĉarma Ŝanhajo kaj Brila Monda
Ekspozicio -- Ŝanhaja Semajno en Londono".
Post jara zorgema planado, la semajno kun la "Urbo,
por Pli Bona Vivo", temo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en
2010, prezentas la saĝecon en urbaj civilizacio kaj konstruado.
La
aktivadoj konsistas el gazetara konferenco de la semajno, ekspozicio
de bronzaĵoj kaj jadaĵoj, ekspozicia forumo "de Londono al
Ŝanhajo: Heredo kaj Kreo -- Saĝeco en Urba Konstruado" kaj
ekspozicio de fotoj pri "Ŝanhajo kaj Ŝanhaja Ekspozicio".
|