La 2-an de februaro Chen Xiwen, estro de la Oficejo
de la Centra Gvida Grupo pri Kampara Laboro, diris en Pekino, ke
teni en stabileco disvolvon de la agrikultura produktado kaj realigi
pluan pliigon de enspezoj de kamparanoj estas la plej grava laboro
de la ĉina kamparo en 2009.
En 2008 la totala grena produkto-kvanto estis ĉ. 530
milionoj da tunoj kaj pliiĝis en sinsekvaj kvin jaroj; la pokapa
jara neta enspezo de kamparanoj proksimiĝis al 4800 juanoj, je 621
juanoj pli multe ol tiu en 2007, tio estas rekorda en la historio.
|