Je la 9-a horo de la 2-a de februaro laǔ la loka tempo
la malferma ceremonio de la ĉina stacio Kunlun en Antarkto, la unua
kontinenta esplora stacio en Antarkto, okazis samtempe en la stacioj
Zhongshan kaj Kunlun pere de satelita telefono. Ĝin ĉeestis 150
sciencaj laborantoj el la stacio Zhongshan, la ŝipo Neĝdrako, la
25-a scienca ekspedicio kaj reprezentantoj de sciencaj trupoj de
Aǔstralio, Rusio kaj Hindio.
En la 27-a de januaro la stacio Kunlun estis finkonstruita
sur la glacikupolo A, kulmino de kontinenta glacikrusto en Antarkto.
Ĝi kun du partoj por vivo kaj scienca esploro povas enteni 15-20
laborantojn por somera esplorado. Laǔplane la stacio estos pligrandigita
en la venontaj 3-5 jaroj por ke ĝi taǔgu ankaǔ por vintra esplorado.
En
1985 Ĉinio konstruis stacion Granda Muro sur insulo King George
en okcidenta Antarkto kaj en 1989 stacion Zhongshan en orienta Antarkto.
Post la konstruo de la stacio Kunlun Ĉinio posedas du tutjarajn
kaj unu someran staciojn.
|