La 3-an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao revenis
al Pekino post la vojaĝo al Eŭropo. En la pasintaj 7 tagoj li vizitis
Svision, Germanion, ĉefstabejon de Eŭropa Unio, Hispanion kaj Brition
kaj ĉeestis la jarkunvenon de Monda Ekonomia Forumo en Davos de
Svisio.
Dum la vizito li interŝanĝis opiniojn kun gvidantoj
de la supre menciitaj landoj kaj Eŭropa Unio pri la interrilatoj
kaj traktado de la financa krizo. Ĉinio subskribis kun tiuj landoj
kaj Eŭropa Unio 38 dokumentojn pri kunlaboro en teknika transigo,
investado, komerco, kulturo, eduko kaj aliaj kampoj.
|