La 5-an de februaro Jiang Yu, proparolantino de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco,
ke Japanio devas tuj ĉesigi ĉian ajn faron por fortigi sian realan
superregadon al Diaoyu-insulo.
Raportisto demandis: Laŭ raporto, koncerna departemento
de Japanio unuafoje postenigis patrolan ŝipon kun helikoptero en
mar-areo ĉe Diaoyu-insulo sub la preteksto kontraŭ "invado"
de oceana esplora ŝipo de Ĉinio. Kiel Ĉinio opinias pri tio?
Jiang Yu respondis: De antikveco Diaoyu-insulo kaj
la apudaj insuletoj apartenas al la teritorio de Ĉinio, kaj al ili
Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. Ĉia ajn faro de Japanio
por fortigi sian realan superregadon al la insulo estas atenco al
la teritoria suvereneco de Ĉinio, kaj estas kontraŭleĝa kaj nevalida,
kaj Japanio devas tuj ĉesigi sian agadon.
|