Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Estas preparita la 24-a Monda Vintra Universitata Sportkunveno

Estas jam preparita la 24-a Monda Vintra Universitata Sportkunveno kaj ekfunkciis la 9-an de februaro la akcepta kaj garantia servadoj. En la 18-a de februaro inaŭguriĝos tiu ĉi sportkunveno en Harbino, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio.

Tiu ĉi vintra sportkunveno estas por Ĉinio la unua sinteza internacia sportkunveno post la Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008, kaj ĝin ĉeestos pli ol 2100 gesportistoj el 42 landoj kaj 120 oficistoj el la Internacia Universitata Sporta Federacio. Laŭ aranĝo de la konkursaj programoj de la federacio, oni jam finkonstruis la 47 bazajn instalaĵojn.

Koncerna respondeculo de tiu ĉi sport-kunveno diris, ke post plurfoja provado, oficistoj de la Internacia Universitata Sporta Federacio kaj teknikaj respondeculoj de koncernaj konkursaj komitatoj asertis, ke la sportejo kapablas ne nur por la Vintra Universitata Sportkunveno, sed ankaŭ por la Vintraj Olimpikoj.