La 9-an de februaro Jiang Zengwei, ĉina vicministro
pri komerco, diris en Pekino, ke Ĉinio ne efektivigos la planon
pri "aĉetado de ĉinaj varoj ekskluzive", sed traktos same
diversajn varojn, ĉu ĉinajn ĉu fremdlandajn, laŭ sia bezono.
Fine de januaro 2009 la Usona Ĉambro de Reprezentantoj
aprobis la ekonomi-stimulan planon kun la kosto de 819 miliardoj
da usonaj dolaroj, proponitan de Barack Obama, kaj laŭ unu el la
aldonaj artikoloj de la plano, parto de la sava sumo estu uzata
por aĉeti nur la usonajn varojn. Tio vekis maltrankvilon pri komerca
protektismo. Raportisto demandis en la gazetara konferenco okazigita
de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio tiutage,
ke Usono jam lanĉis la politikon "aĉeti usonajn varojn ekskluzive",
ĉu ankaŭ Ĉinio observos similan principon por antaŭenpuŝi la enlandan
postuladon? Jiang Zengwei respondis, ke estas ne efektivigeble,
ke iu ajn lando kontentigu sian merkaton nur per siaj propraj produktaĵoj,
sub la premiso de la monda ekonomia integreco; en la ĉina merkato
pli ol 80% de la varoj estas produktitaj enlande kaj la ceteraj
estas importitaj; Ĉinio traktas same diversajn varojn, ĉu ĉinajn
ĉu fremdlandajn, laŭ sia bezono.
|