La 10-an de februaro, E Jingping, ĝenerala sekretario
de la Ŝtata Komandejo de Ĉinio kontraŭ Inundo kaj Sekeco kaj vicministro
de la Ministerio de Akvaj Riĉfontoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke
8 nordaj provincoj de Ĉinio jam plenumis irigacion al 9.6 milionoj
da hektaroj da tritikaj kampoj, kiuj konsistigas pli ol 60% de la
totala areo de tritikaj kampoj en la sekeco-suferanta regiono.
Tiutage en gazetara konferenco de la Informa Oficejo
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio E Jingping diris, ke la laboro
kontraŭ sekeco atingis evidentan efikon, kaj nun oni ĉiutage irigacias
kampojn de vintra tritiko en areo de 600 miloj da hektaroj. Oni
antaŭvidas, ke la sekeco-suferantaj tritikaj kampoj plejparte povos
esti irigaciataj en la venontaj 10 tagoj.
|