La 9-an de februaro okazis en Pekino simpozio memore
al la 45-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter
Ĉinio kaj Francio. La simpozion organizis la Ĉina Popola Asocio
por Amikeco kun Fremdaj Landoj. En la simpozio parolis Tang Jiaxuan,
eksa ŝtata konsilanto de Ĉinio, kaj Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro
de Francio.
Tang Jiaxuan koncize retrorigardis la pozitivan progreson
en la pasintaj 45 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter
Ĉinio kaj Francio. Li emfazis samtempe, ke konservado de bonaj politikaj
rilatoj kaj reciproka konfido inter la du landoj estas tre grava
por akceli la duflankan efektivan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Nun,
la interrilatoj de la du landoj estas en grava momento, kaj Ĉinio
esperas, ke Francio alte atentos la kernan zorgon de Ĉinio, alprenos
efektivajn rimedojn kaj agadojn kaj kreos favorajn kondiĉojn por
ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio renormaliĝu kiel eble plej
baldaŭ, restaŭriĝu kaj disvolviĝu kun la celo feliĉigi la du landojn
kaj la du popolojn.
En sia parolado, Jean-Pierre Raffarin diris, ke post
starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio, la du
landoj bone kunlaboris en politiko, komercado, kulturo kaj aliaj
kampoj, kaj rikoltis riĉajn fruktojn. Starigo de tutflankaj strategiaj
partneraj interrilatoj inter la du landoj konformas al la komunaj
interesoj de Francio kaj Ĉinio. Francio alte taksas la amikecon
inter Francio kaj Ĉinio, kaj respektas la suverenecon, unuecon kaj
integrecon de teritorio de Ĉinio, admiras la kuraĝecon kaj saĝecon
de la ĉina popolo, kaj volas daŭre dialogi kaj kunlabori kun Ĉinio.
Francio tre atentas gravajn zorgojn de Ĉinio, kaj volas solvi la
problemojn per dialogo surbaze de reciproka respektado, por renormaligi
kiel eble plej baldaŭ la dulandajn interrilatojn, kune akceli kunlaboron
inter Eŭropo kaj Ĉinio, alfronti la internacian financan krizon
kaj krei plurpolusan mondon.
|