La 10-an de februaro Nyima Tsering, vicdirektoro de
la Konstanta Komitato de la Tibeta Popola Kongreso, diris en gazetara
konferenco, ke lastatempe iuj landoj kaj urboj donis la titolon
"honora urbano" al Dalai-lamao kaj akceptis lin en multaj
manieroj. Per tio ili damaĝis la senton de la ĉina popolo kaj serioze
intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio. Li deziris, ke tiuj
landoj bone konsideru la kondutojn kaj ne damaĝu sian rilaton kun
Ĉinio kaj la senton de la ĉina popolo pro la tibeta problemo.
Nyima Tsering diris ankaǔ, ke Dalai-lamao estas ne
nur religiano, kaj li reprezentas ne nur sin mem, sed ankaǔ tiun
nomatan "tibetan registaron en ekzilo" kaj forton kontraǔ
Ĉinio. La faro de Dalai-lamao deviis de la interesoj de tibetanoj.
La koncernaj landoj kaj malproksimvidaj personoj devas bone koni
la esencon de Dalai-lamao.
|