La 12-an de februaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
diris dum sia vizito al Malio, ke fronte al la serioza defio de
la internacia financa krizo, plifortigo de kunlaboro kaj solidareco
inter Ĉinio kaj Afriko havas gravan signifon. En la nomo de la ĉina
registaro Hu Jintao promesas, ke Ĉinio serioze plenumos ĉiujn helpajn
planojn difinitajn en la Pekina Pinta Konferenco de la Ĉina-Afrika
Kunlabora Forumo kaj laŭeble daŭre pliigos sian helpadon al Afriko,
reduktos aŭ nuligos ŝuldojn de Afriko, grandigos komercadon kaj
investadon al Afriko kaj fortigos efektivajn kunlaborojn inter Ĉinio
kaj Afriko. Tion diris Hu Jintao dum interparolado kun malia prezidento
Amadou Toumany Toure.
Antaŭ sia vizito al Malio, Hu Jintao vizitis Saŭdi-Arabion
kaj interparolis kun Abdulrahman Al Attiyah, ĝenerala sekretario
de la Golfa Kunlabora Komitato. Post vizito al Malio, li faros viziton
al Senegalio, Tanzanio kaj Maŭricio.
|