Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pli ol 310 mil tibetanoj festos la Tibetan Novjaron en novaj domoj

La 25-a de februaro 2009 estos la novjara tago de Tibeto laŭ la tibeta luna kalendaro, kaj pli ol 310 mil tibetaj terkulturistoj kaj paŝtistoj festos la Novjaron en siaj novaj domoj.

De multaj jaroj Tibeto faras rekonstruadon de loĝdomoj por terkulturistoj kaj paŝtistoj, mobilizante diversajn kapitalojn. En la jaro 2008 ĝi asignis ĉirkaŭ 700 milionojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por bonigi la loĝkondiĉojn de terkulturistoj kaj paŝtistoj, kaj nun 312 mil terkulturistoj kaj paŝtistoj jam enloĝiĝis en novajn domojn.