La 15-an de februaro ĉina prezidanto Hu Jintao kaj
tanzania prezidento Jakaya Kikwete ĉeestis finkonstru-ceremonion
de la Nacia Stadiono de Tanzanio helpe konstruita de Ĉinio.
La stadiono konformas al la normoj difinitaj de la
Internacia Asocio de Atletaj Federacioj kaj la Internacia Federacio
de Piedpilkaj Asocioj. La konstruado de la stadiono komenciĝis en
januaro 2005 kaj finiĝis en decembro 2008. Ĝi estas la plej granda
kaj plej moderna stadiono en Afriko.
Hu Jintao diris en la ceremonio, ke la stadiono estas
la plej granda projekto helpita de Ĉinio post la fervojo Tanzanio-Zambio,
kaj la frukto de frateca tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Tanzanio.
Hu Jintao diris ankaŭ, ke Ĉinio laŭ sia povo daǔre
subtenos kaj helpos Tanzanion por ĝia ekonomia disvolvo kaj plibonigo
de la popola vivo. Ĉinio kredas, ke dank' al kuna penado la amika
kunlaboro de la du landoj certe donos pli riĉajn fruktojn kaj feliĉigos
la du popolojn.
La dulandaj ŝtatestroj malkovris la tabulon de la stadiono.
|