Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wang Qishan intervidiĝis kun speciala sendito de brita ĉefministro

La 13-an de februaro en Pekino ĉina vicĉefministro Wang Qishan intervidiĝis kun Mervyn Davies, speciala sendito de brita ĉefministro kaj brita ministro pri komerco kaj investado. Wang diris, ke li atendas, ke la financa pintkunveno de la Grupo 20 atingu pli da komunaj konoj.

Wang diris ankaŭ, ke aprile en Londono okazos la 2-a financa pintkunveno de la Grupo 20, la internacia socio devas plifortigi kunlaboron, doni pozitivan signalon por trakti la financan krizon kaj ekonomian dekadencon, fari pli da penado por la tutmonda disvolviĝo, opono kontraŭ komerca protektismo, plifortigo de la financa kontrolo, firmigo de la financa merkato kaj reformado de la internacia financa sistemo por atingi pli da komunaj konoj kaj sukcesoj.